- El la E-movado
- 24.01.2011
La plej proksiman lundon en Poznano komenciĝos la laŭvica
sesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz.
La ĉi-sesian kurson pri la tradukado gvidos Ilona Koutny,
Tomasz Chmielik, Barbara Pietrzak kaj Georgo Handzlik. La superrigardon
pri la aktuala E-movado prezentos Ziko van Dijk. Samtempe kun la interlingvistika
sesio okazos metodika kurso gvidita de Katalin Kováts.