- Sensacia malkovro
- 24.01.2011
En
la 2009-a jaro arkeologoj malkovris en la 12-jarcenta kloakejo en Gdansko
du strange aspektantajn pecojn de arboŝelo. Post ilia purigo evidentiĝis,
ke temas pri pergamenopeco el la besta ledo, enhavanta fragmentojn
el la 4-a libro de Ezra, konata ankaŭ kiel Apokalipso de Ezra. La teksto
enhavas i.a. listigitajn signojn, kiuj antaŭos la mondofinon kaj priskribon
de estonta sorto de justuloj kaj pekuloj. Tiu Apokalipso kreiĝis en
la hebrea aŭ aramea lingvo, kvankam ĝis nia tempo ĝi konserviĝis
sole en latinaj tradukoj. En la mondo ekzistis 6 ĝiaj kopioj, la gdanska
grandigis ilian nombron ĝis 7.