• Reformo de emerita sistemo
  • 24.01.2011
     Jacek Adamski el la Konfederacio de la Privataj Labordonantoj  "Lewiatan" pritaksas, ke prezentitaj lunde de la ĉefministra konsilanto,  Michał Boni registaraj ŝanĝoj en la pola emerita sistemo alportos al la buĝeto sole portempan helpon. Sen amendo de la tuta financa sistemo la pola publika ŝuldo superus 55 procentojn de la Landa Produkto Brutte, kiujn la pola konstitucio difinas nesuperebla ŝtupo kaj  aŭtomate - kaze de la supero - frostigus ĉian kreskon de la ŝtataj elspezoj por la sekva jaro. Tio signifas antaŭ ĉio limigojn de rimedoj por investaĵoj, kio neniam en la longdaŭra perspektivo estas avantaĝa. La unusola solvo ebliganta porkonstante plibonigi situacion estas reformo de la publikaj financoj, kiun Civitana Platformo antaŭanoncis dum la lasta balotkampanjo, sed ĝis nun prilaboris eĉ ne projekton de la koncerna leĝo.