• Kristanoj kaj muzulmanoj
  • 26.01.2011
 La 26-a de januaro la 11-an fojon pasas en la Katolika Eklezio kiel Tago de Islamo. En Pollando la ĉefaj solenaĵoj okazas en la ĉefurba preĝejo de la sankta Floriano. Nunjare ĝi okazas sub la temo „Kristanoj kaj Muzulmanoj: komune por supervenki perforton inter la kredantoj de diversaj religioj”. Krom diservo okazas ankaŭ diskuto pri perforto kaj ĝia supervenkado, aparte kiam ĝi havas religiajn motivojn. Krom sacerdotoj al partopreno en la renkontiĝo estas invititaj mezaj poloj.