• Sukuma Millennium Award
  • 26.01.2011
   La 30-sekunda filmo de Michał Wilczek pri la laborkondiĉoj kaj salajra diferenco inter laboristoj en Eŭropo kaj en Barato venkis la konkurson "Sukuma Millennium Award". La premion la 3-an de februaro en Berlino enmanigos Moby, kiu komponis muzikon por la filmo. La filmkreanto celis elmontri, ke laborrezultoj devas esti egale kompensataj sendepende de la geografia situo. Tiu ideo ligiĝas kun temo de la konkurso promocianta la ideon de justa komerco en la mondo, inkluzive de la justa salajro. La filmideo kreiĝis dum unu el la interparoloj de Michał Wilczek kun lia ĉina najbaro en Nowy Sącz Mei, kun kiu li vizitis Ĉinion. La premio "Sukuma Millennium Award"  subtenas la programon de UNO pri Globskalaj Evoludefioj difinita en la 2000-a jaro.