• Monda Financa Forumo
  • 26.01.2011
   Bronisław Komorowski, kiu komencos ĵaŭde viziton en Davos kadre de la Monda Financa Forumo, ne renkontiĝos tie - malgraŭ antaŭanoncoj -  kun sia rusa samrangulo Dimitrij Miedviedjev.  Miedviedjev pro la lunda terorista atenco en Moskvo mallongigis sian estadon en Svislando. Tamen plej verŝajne en Davos renkontiĝos la pola kaj rusa ministroj por la eksterlandaj aferoj. Bronis?aw Komorowski forveturos al Davos ĵaŭde posttagmeze  post solenaĵoj ligitaj kun la 66-an datreveno de la liberigo de la mortotendaro Auschwitz-Birkenau. Tiun solenaĵon partoprenos ankaŭ la germana prezidento Christian Wulff.