• Eŭropaj kaj aziaj ministroj debatas
  • 29.05.2007
En Hamburgo la 2-an tagon daŭras ASEM- renkontiĝo de la uniaj ministroj por la eksterlandaj aferoj kun la diplomatiestroj el la landoj de la suda kaj orienta Azio. Kiel raportis Maciej Wiśniewski: „Al plej gravaj priparolataj temoj apartenas la defio protekti la naturmedion, krom energetika temaro kaj pritakso de la situacio en Afganlando, Irako kaj en Proksima Oriento. La debatojn partoprenas pola ministro por la eksterlandaj aferoj Anna Fotyga, kiu kvarokule  interparolis kun siaj samranguloj el Francio kaj Hindujo”. La debatojn de ASEM antaŭis ĉestrataj tumultoj.