• Eksterordinara rezolucio de pola Sejmo
  • 12.06.2008
Hodiaŭ matene la pola Sejmo, la pola parlamento proklamis unuanime per 397 deputitaj voĉoj rezolucion, proponitan de la sejma komisiono por la kulturo, kiu omaĝas la 100-jariĝon de la Universala E-Asocio. En la proklamita dokumento ni legas: “La Sejmo de la Pola Respubliko en la 100-a datreveno de la kreiĝo de Universala Esperanto Asocio esprimas rekonvortojn al la daŭrigantoj de la verko de d-ro Ludoviko Zamenhof, kiu kreante la lingvon Esperanto deziris certigi al ĉiuj homoj la eblecon de reciproka kompreno kaj interkompreniĝo sendepende de la nacieco, raso, religio kaj mondkoncepto.  Esperanto ligas homojn en riĉa kaj varia kulturo, kies fundamenta mesaĝo estas internacia amikeco kaj universala paco. La Sejmo de la Pola Respubliko dezirante omaĝi la kontribuon de doktoro Ludoviko Zamenhof al la monda civilizacia heredaĵo, subtenas la klopodojn de internaciaj medioj, ke la Universala Esperanto Asocio estu honorita per la paca Nobel-premio.”