• Avantaĝoj de telelaboro
  • 29.12.2008

Ekspertoj antaŭvidas, ke venontjare jare en Pollando kreskos senlaboreco. Unu el la plej sukcesaj manieroj kontraŭbatali la fenomenon povas esti telelaboro, do hejma plenumado de profesiaj taskoj komisiitaj de labordonanto. En Pollando tiel laboras nun ĉirkaŭ 160 mil personoj, kio signifas ĉirkaŭ 1 procenton de ĉiuj dungitoj, dume ekzemple en Danlando temas pri 21 procentoj de ĉiuj aktivaj profesie personoj. Laŭ Jacek Męcina el la Konfederacio de Polaj Privataj Labordonantoj: „Elastaj labormanieroj estas avantaĝaj pro la kostoj ligitaj kun ilia envivigo, kvankam laŭ ni mankas iuj financaj instigoj, ekzemple impostofavoroj por firmaoj, kiuj decidas ebligi al siaj laborantoj profesian aktivadon hejme. Se oni sukcesos ilin envivigi venontjare tio estus granda avantaĝo por la pola ekonomio.” Laŭ Jacek Męcina la distanca laboro estas aparte avantaĝa por pli aĝaj personoj, neplenlertuloj kaj personoj edukantaj malgrandajn infanojn. Cetere telelaboro estas la plej bona maniero kontraŭbatali profesian pasivecon.