• Pola helpo por Islando
  • 05.10.2009
  • Pollando baldaŭ disponigos  al Islando kiel prunton 170 milionojn da eŭroj. Tion la pola registaro promesis ankoraŭ aŭtune de la pasinta jaro, post la eksplodo de la ekonomia kaj  financa krizo en ĉi tiu lando. La pola prunto al Islando konsistigas  la financan subtenon, kiun al tiu ĉi lando atribuis Monda Valuta Fonduso. Sume temas pri 2 miliardoj da dolaroj. Islando devontiĝis redoni la pruntaĵon dum la plej proksimaj 12 jaroj.