• Literatura raportaĵo
  • 06.10.2009
 En la novjorka universitato komenciĝas marde dutaga simpozio dediĉita al la pola literatura raportaĵo, inspirita per la verkado de Ryszard Kapuściński Ĝi estas kunorganizita de la Instituto pri la Pola Kulturo kaj usona asocio de literaturaj kritikistoj. La diskutojn en la novjora universitato partoprenas plej eminentaj raportistoj de la mondo i.a. Breyten Breytenbach, Adrian Le Blanc, Lawrence Weschler, Suketu Mehta, Elizabeth Rubin. Pollandon reprezentas Paweł Smoleński kaj Wojciech Jagielski. La diskutoj de la seminario “Post Kapuściński. Arto de raportaĵo en la 21-a jarcento” estas malfermitaj al la publiko.