- Altlernejo por pilotoj
- 06.10.2009
En
la Aviadista Altlernejo en Dęblin estis lunde inaŭgurita la akademia
jaro. La unuan fojon en la 84-a jara historio de la lernejo apud estontaj
profesiaj soldatoj lernos civilaj studentoj, inter kiuj estas 73 virinoj.
Sume la studadon komencis ĉi-jare 440 gejunuloj. Laŭ
la komandanto de la altlernejo Jan Rajchel la
instruado de civilaj kaj militaj pilotoj estas por la akademio la
nova defio. Tamen malgraŭ ekzistantaj en la
aviado specializoj la principoj, kiujn devas observi ĉiuj pilotoj en
la pac-periodo estas samaj.