- 4 Sezonoj de Libro
- 07.10.2009
Ekde hodiaŭ ĝis
dimanĉo en 18 urboj de Pollando daŭras la Festivalo la 4 Sezonoj de Libro – La Sezono de Prozo. La tria
nunjare parto de la festivalo estas dediĉita al la hispanlingva literaturo kaj
ĝiaj gastoj estas Susana Fortes el Hispanujo, Pablo De Santis el Argentino kaj
Leonardo Padura el Kubo. Ili renkontiĝas kun siaj legantoj en Varsovio Krakovo.
Okazas ankaŭ individuaj renkontiĝoj de la verkistoj kun la publiko. La
festivalo estas ankaŭ la okazo diskuti la staton de la nuntempa literaturo, kun
aparta konsidero de la hispanlingva.