• Pola-barata kunlaboro
  • 07.10.2009
  • En Mumbajo okazas interparoloj de la pola kaj barata Komercaj-Industriaj Ĉambroj. Entreprenoj el ambaŭ landoj decidis intimigi kunlaboron en la nutraĵa kaj agronomia branĉoj. La polaj-barataj interparoloj pri kunlaboro daŭros ĝis la fino de la semajno.  Dum la akompana seminario „Pollando via partnero en la Eŭropa Unio” oni konsideras i.a. la eblecon kamerai baratajn filmojn en la apudkarpatia regiono de Pollando. Aldonendas, ke la publiko de Bollywood-kinobildoj konsistas el  kelkaj miliardoj da personoj.