• Stephen Smith en Pollando
  • 08.10.2009
     Merkrede la pola ministro por la eksterladanaj aferoj Radosław Sikorski renkontiĝis kun sia samrangulo el Aŭstralio Stephen Smith estadanta laborvizite en Varsovio. Ili traktis temojn ligitajn kun duflanka kunlaboro kaj ankaŭ internaciajn defiojn, kun aparta konsidero de la situacio en Afganlando. Ministro Stephen Smith kaj la pola vicministro por laboro kaj socia politiko Jolanta Fedak subskribis krome interkonsenton pri socia protekto. Ĝi estas tre grava por 170-milpersona pola kolonio kaj por poloj laborantaj en Aŭstralio. La dokumento reguligas aferojn ligitajn kun duobla priimposto, sanservo kaj emerituroj.