• Rekonstruo de la registaro
  • 08.10.2009
    Merkrede Donald Tusk  demisiigis 6 membrojn de sia kabineto. Rezulte de la politikaj ŝanĝoj la registaron forlasis i.a. la ministro por la internaj aferoj kaj administrado Grzegorz Schetyna kaj justicministro Andrzej Czuma. La ŝanĝoj en la registaro ligiĝas kun la akuzoj pri la lobiado por la prilaborata leĝaro pri hazardludoj. La ĉefministro postulis establon de sendependa sejma esplor-komisiono, kies celo estos plena klarigo de aperintaj akuzoj. Nomumoj por la novaj ministroj estos anoncitaj komence de la venonta semajno.