• Koncerto por la Muzeo de Polaj Judoj
  • 09.10.2009
  • Usona violonvirtuozo Joshua Bell prezentiĝos en la ĉefurba Teatro la Granda la 21-an de oktobro. Mono akirita el la koncerto “Muziko por la bona mondo” estos transonita por la kreiĝanta Muzeo de la Historio de Polaj Judoj.  Joshua Bell estas taksata unu el la plej elstaraj nuntempaj violonistoj, ankaŭ la instrumento, kiun li uzas apartenas al la eksterordinaraj. Temas pri violono de Stradivarius  el la 1713-a jaro, do el la plej elstara periodo de tiu ĉi violonkreanto. Dum la koncerto,  en kiu al Joshua Bell akompanos Orkesto de la teatro la Granda direktita de Gabriela Chmura muzikŝataontoj aŭdos muzikon de Johanes Brahms.