En Stokholmo estis inaŭgurita la
festivalo de la polaj filmoj “Kinoteka”. La dividita je tri partoj
festivalo referencas al la tradicioj de
la kulturaranĝo, kiu de 10 jaroj sukcese
disvolviĝas en Londono. La unua festivala segmento “Antaŭ la 1989-a jaro” estas
dediĉita al la trarigardo de la kreado de Andrzej Wajda, la sekva “Individuioj”
prezentas kinobildojn aŭtoritajn de Małgorzata Szumowska kaj
Krzysztof Krauze, kiuj donas apartan atenon al sociaj defioj. La lasta segmento
“Eksperimentoj” popularigas i.a. animitajn filmojn por plenkreskuloj, inkluzive
de filmetoj kreitaj de Tomasz Bagiński nomumitaj por Oskar-premio. La aranĝon
akompanas seminarioj, dediĉitaj i.a. al la aktuala situacio de kinematografio
en Ĉeĥio, Pollando kaj Rumanujo.