• Asocio de Amantoj de Malnovaj Ĉaroj
  • 13.10.2009
  • En Łańcut [la sud-orienta Pollando] oni establis Asocion de Amantoj de Malnovaj Ĉaroj. Kreis ĝin kolektantoj de ĉevalaj ĉaroj el la tuta Eŭropo. La Kastela Muzeo en Łańcut disponas pri la plej granda kolekto de ĉaroj en Pollando, sed al la asocio apartenas ankaŭ posedantoj de privataj kolektoj. Inter la establintoj de la Asocio troviĝas ia. Eduard Besler el Svislando, unu el la plej elstaraj specialistoj pri malnovaj ĉaroj en la mondo, scienca protektanto de la Muzeo pri Historiaj Ĉaroj en Bazelo.