• El la E-movado
  • 14.10.2009
  • 234 personoj partoprenis fizike la 96-an Japanan E-Kongreson en Kohu inter la 10-a kaj 12-a de oktobro. La kongreso debatis pri la temo "Esperanto, tergloba lingvo de la 21a jarcento -   150a datreveno de Zamenhof".  Apartajn prelegojn prezentis   HUĜIMOTO Tacuo (la Fenestro al Ludovikito) kaj KAWANISI Teturoo, kompilinto de la kongresa memoraĵo "Nova Zamenhofa Legolibro", ekstrakto el la verkoj de Zamenhof, aperinta paralele en la japana kaj Esperanto. Ankaŭ la ekstera publiko  aŭskultis japanlingvan unuhoran 'deklamadon' pri la vivo de Zamenhof en la tradicia kaj speciala deklamarto >koodan< fare de koncerna profesiulo KANDA Kooyoo.