Daŭras
renkonstruo de la pola registaro. Post la lastaj demisiigoj la ĉefministro Donald
Tusk nomumis novajn membrojn de sia kabineto. La nova ministro por la internaj
afero kaj administrado fariĝis Jerzy Muller, la justicministerion gvidos ĝia
ĝisnuna vicministro Krzysztof Kwiatkowski, same la sportoministerio estos administrata
de sia ĝisnuna vicestro Adam Giersz. La novaj nomumoj ne alportos signifan
ŝanĝon koncerne la registarajn agadojn kaj ĝiajn prioritatojn. La novaj
ministroj ricevis siajn nomumaktojn oficiale el la manoj de la pola prezidento Lech
Kaczyński merkrede posttagmeze.