• Promocio de la pola literaturo
  • 15.10.2009
  • Preskaŭ 40 aŭtoroj, inkluzive de 3 Nobel-premiitoj partoprenos la Literaturan Festivalon de Czesław Miłosz en Krakovo inter la 23-a kaj 26-a de oktobro. La nunjara festivalo „Sklavigita menso” aldudas al la samtitola libro de Miłosz eldonita en la 1953-a jaro, kiu fariĝis manifesto kontraŭ komunista povo. Kiel informis la direktoro de la Festivalo Jerzy Ilg daŭras klopodoj proklami la 2011-an Jaron  kiel  Jaron de Miłosz. La 30-an de junio 2011 antaŭtage de la pola prezidanteco en la EU  pasas la 100-a naskiĝdatreveno la pola Nobelpremiita poeto. Tio povas fariĝi bona okazo popularigi la polan literaturon en la mondo.