• Tago de Perdita Infano
  • 15.10.2009
  • Ĵaŭdo pasas en Pollando kiel Tago de Perdita Infano. Ĝi celas altiri la atenton al problemoj sociaj, psikologiaj kaj spiritaj ligitaj kun abortoj kaj morto de malgrandaj infanoj. Ĉiujare en Pollando ĉirkaŭ 40 mil virinoj suferas aborton, 2 mil naskas malvivajn infanojn kaj 5 mil infanoj ne ĝisvivas la18-an naskiĝdatrevenon. En la tuta lando okazas debatoj pri tio kiel plej efike helpi al la gepatroj. i.a. temas pri specialaj subteno-programoj gvidataj de hospitaloj. Laŭ ekspertoj tro ofte la gepatroj spertintaj tragedion de la infanperdo estas lasitaj al si mem.