En
Bjalistoko okazas la
Landa Kunveno de la sindikato Solidareco. Partoprenas ĝin i.a.
la prezidanto de la Eŭropa Parlamento
Jerzy Buzek. Laŭ la gvidanto de la sindikato, Janusz Śniadek multaj labordonantoj trouzas la
vorton „krizo” kiel specifan serurhokon, kiu ĉion klarigas kaj ebligas trouzi
specialajn kompetentojn baze de la
speciala kontraŭkriza leĝo. Janusz Śniadek atentigas aliflanke, ke en multaj establoj
la malfacila situacio rezultigis proksiman kunlaboron de sindikadoj kun
posedantoj de la firmao. Baze de ili eblis elintertraktiti malaltigon de salajroj
por tiamaniere certigi al establoj trankvilan transdaŭron de la krizo.