Lunde inaŭguris debatojn la tn. Triflanka Komisiono, kiun konsistigas reprezentantoj de la
registaro, labordonantoj kaj sindikatoj. La plej urĝa tasko de la Komisiono estas prepari
programon pri ĝusta lanĉo kaj envivigo de la kontraŭkriza leĝaro. Krome la Komisiono debatas ankaŭ
pri la reformo de la emeritura sistemo. Temas pri ŝanĝo de principoj, baze de kiuj funkcias fondusoj kolektantaj
monon por estontaj emeritoj. Pasintjare multaj el tiuj fondusoj investis
la rimedojn en la akcioj de la tn. granda risko. Estis notitaj seriozaj perdoj.