• Joe Biden en Pollando
  • 21.10.2009
  • Pollando rekonas la novan projekton disloki raketojn SM3 en nia lando interesa kaj bezona kaj pretas ĝin partopreni, deklaris la pola ĉefministro Donald Tusk post la renkontiĝo kun la usona vicprezidento, Joe Biden. Laŭvice la usona politikisto certigis, ke Pollando estas tre bezona en la granda plano  de la monda sekureco. Li interalie substrekis grandajn progresojn, kiujn atingis Pollando en la lastaj jaroj. Post la renkontiĝo kun Joe Biden la pola ĉefministro aldonis, ke oni reagnoskis komunajn valorojn, al kiuj la pola kaj usona nacioj fidelas.