La
premiera prezento de la opero "Ernani" de Giuseppe Verdi inaŭguros
sabate la 9-ajn
Poznanajn Tagojn de Verdi. La spektaklo estas kunproduktita
de la pola Teatro
la Granda en Poznano, Abao Olbe en Bilbao kaj israela operejo en Telavivo. Kunrolos
solistoj ĉiutage prezentiĝantaj en la plej prestiĝaj operejoj de la mondo,
temas pri ia. Emmanuel di Villarosa kaj Marc Heller el Mertopolitan Opera kaj
Marco Vinco, kies arton eblas admiri en La Scala kaj Covent Garden. La tagoj de Verdi
signifas ne sole koncertojn kaj enscenigojn. Akompanos ilin ekspozicio de
kostumoj el la operoj de Verdi tra la mondo. Okazos ankaŭ scienca sesio “Verdi-heredaĵo
en Pollando kaj en la mondo”. Estas planitaj konkursoj por infanoj.