Unu el la plej altvaloraj polaj tolaĵoj "Damo kun
ermeno” de Leonardo da Vinci estis
pruntita de la
krakova Nacia Muzeo al Budapeŝto. La pentraĵo estos
prezentata en la hungara Muzeo de
Belartoj kadre de la ekspozicio “De Botticelli
ĝis Tiziano”. La verko pentrita de Leonardo
da Vinci en la jaroj 1483-90 en
Milano revenos al Pollando en februaro de la 2010-a jaro. Kiel specifa
dankesprimo al Pollando estos pruntita tolaĵo de Francisco Goya "Epizodo el la hispana
milito por libereco”, kiun ekde novembro eblos rigardi en la krakova Muzeo de
Czartoryski-familio.