• Pola ambasado ĉe Facebook
  • 26.10.2009
  • La pola ambasado en Israelo,  kiel la unua pola diplomatia centro aktivas en la socia portalo Facebook. De kelkaj tagoj en ĝia paĝaro estas publikigataj fotoj de la nuntempa Pollando, fotografaĵoj de la  pola naturo kaj mallongaj filmetoj. Troviĝas tie ankaŭ informoj pri interesaj eventoj ligitaj kun la agado de la la ambasado mem kaj ankaŭ Pollando. Oni decidis ankaŭ tiamaniere alparoli la israelan socion konsiderante la fakton, ke la portalo Facebook ĝuas en tiu lando tre grandan popularecon.