• Sukcesoj de Świdnik-establo
  • 26.10.2009
  • La pola aviadilprodukta establo el Świdnik ĵus transdonis milan fuzelaĝon de milita flugmaŝino AW 101 al la itala–brita konzerno AgustaWestland kun kiu ĝi kunlaboras de 13 jaroj. La produktado de unu tia fuzelaĝo postulas 10 mil laborhorojn, precizecon de ĝia elfaro oni taksas en mikrometroj. La itala–brita konzerno AgustaWestland decidis aĉeti la polan establon, kio okazos verŝajne ĝis la jarfino.