• „Judoj de Varsovio, Varsovio de judoj”
  • 27.10.2009
    Antaŭ  la 2-a mondmilito ĉiu tria varsoviano estis judo kaj juda komunumo ekzistis en la pola ĉefurbo ekde la mezepoko. Memorigis tion la organizantoj de la konferenco „Judoj de Varsovio, Varsovio de judoj”. I.a. oni memorigas la historion de tiaj ĉefurbaj stratoj kiel Twarda, Żelazna, Nowolie aŭ Okopowa, kiuj iam troviĝis en la juda kvartalo. Jan Doktór memorigis la gravecon de la juda organizaĵo establita la 18-a jarcento de Jakub Frank. Ĝiaj membroj akceptis katolikismon, sed konservis judajn morojn. Multaj el inter ili post jaroj eniris la polajn elitojn.