• Krakovo kaj Romo kunlaboras
  • 28.10.2009
  • Ekde merkredo Krakovo havas novan ĝemelan urbon.  La ĉi-koncernan interkonsenton kun Romo ĵus subskribis la prezidantoj de ambaŭ urboj Jacek Majchrowski kaj Giovanni Alemanno. Komence la kunlaboro disvolviĝos ĉefe sur 2 platformoj: kultura kaj eduka. Laŭvica paŝo estos intimigo de la merkatista agado. Romo estas jam la tria itala urbo, post Florenco kaj Milano kun kiu kunlaboras Krakovo.