La pola prezidento Lech Kaczyński deklaris
post la marda renkontiĝo kun sia kartvela samrangulo Micheil Ŝaakaŝvili, ke Pollando
senŝanĝe subtenas la teritorian integrecon de Kartvelujo. Li aldonis, ke ni
subtenos la klopodojn de tiu ĉi ŝtato membriĝi en la Eŭropa Unio kaj NATO. Micheil
Saakaszwili esprimis dankojn pro la pola subteno dum la konfikto kun Rusujo 2008,
substrekante la gravecon de pola humaneca helpo kaj akcepton de kartvelaj
infanoj, kiuj post la konflikto feriis
en Pollando. Micheil
Ŝaakaŝvili reciproke direktis inviton al poloj ripozi en rapide evoluanta Kartvelujo.