Sabate en Pollando por mallonga vizito estadis la
vickanceliero de Germanujo kaj samtempe la ministro por la eksterlandaj aferoj
Guido Westerwelle. Li subsktekis, ke lia
unua eksterlanda vizito post la
ĵurenoficigo en Pollando emfazas la gravecon de la polaj-germanaj rilatoj,
esencaj ne nur por ambaŭ landoj, sed ankaŭ por la tuta Eŭropo. Guido
Westerwelle esprimis ankaŭ la opinion, ke bona paŝo por evoluigi la polajn–germanajn
rilatojn estas vigligo de la Veimara Triangulo,
en kiu niaj ambaŭ landoj kunagas kun Francujo.