• "Magia arbo" premiita
  • 03.11.2009
  • Laŭvican sukceson enkontigis la filmo „Magia arbo” reĝisorita de Andrzej Maleszka. Ĝi estis distingita per speciala premio dum la Internacia Festivalo de la Porinfanaj Filmoj en Ĉikago. Temas pri festivalo kun longa tradicio kaj samtempe unu el la plej gravaj ĉi-specaj aranĝoj en Usono. La filmo „Magia arbo” rakontanta pri eksterordinara seĝo plenumanta revojn same bonajn kiel ankaŭ malbonajn apartenas lastatempe al la  plej ofte premiitaj polaj filmoj. I.a. ĝi akiris Emmy-premion.