En la
centro de Kopenhago kreiĝos ponto projektata de la pola arkitekto, diplomito de la Varsovia Politekniko
Cezary Bednarski. Lia projekto venkis en la internacia
konkurso lanĉis de la urboaŭtoritatoj de la dana ĉefurbo. La konkurson
partoprenis 10 arkitektoteamoj. La ponto projektita de la studio de Cezary
Bednarski liganta la malnovan kaj novan urbokvartalojn fariĝos la ĉefa elemento
de la novprojektita trafikvojo. La investaĵo troviĝas en prestiĝa kaj grava por
Kopenhago regiono proksime de la Reĝa
Operejo kaj malnova Arsenalo. La nova ponto estos preta en la
2012-a jaro.