Lundo
estas la laŭvica vizittago de la pola ministro por la eksterlandaj aferoj
Radosław Sikorski en Usono. Li renkontiĝis i.a. kun reprezentantoj de la usona Konsilantaro
pri la Nacia
Sekureco. Ministro Sikorski interparolis ankaŭ kun la estro
de la senata komisiono por la eksterlandaj aferoj John Kerry. Temis pri helpo
al Pakistano. La valoro de tiu helpo egalas
al kelkaj miliardoj da eŭroj. Ĝia celo estas i.a. influi stabilige la situacion
en la najbara
Afganlando. Dum sia estado en Vaŝingtono la estro de la pola
diplomataro partoprenas ankaŭ 3 konferencojn, dediĉitajn i.a. al kunlaboro de Usono kun la Eŭropa Unio kaj ankaŭ al la
ekonomia sukceso de Pollando.