La
89-jaraĝa Stefania Cichocka transprenis hodiaŭ en Varsovio la medalon Justulo
inter la Nacioj
de la Mondo dum
solenaĵo antaŭanta la sesion de la urbokonsilio. La ambasadoro de Israelo en
Pollando substrekis dum la solenaĵo, ke la distingitoj estas homoj tre
modestaj, kiuj savis judojn dum la 2-a mondmilito nur pro la morala devo fari
tion. Li memorigis, ke inter la distingitoj estas jam pli ol 6 mil poloj. Stefania
Cichocka devenanta el Lvovo savis sian gimnazian amikinon transdonante al ŝi
siajn fraŭlinajn dokumentojn. Pli poste ŝi helpis saviĝi al alia sia klasamikino,
ties ŝia fratino kaj patrino.