En Tartu,
Estonio ankoraŭ antaŭ la septembra interlingvistika konferenco Interlinguistica Tartuensis IX aperis ĝiaj dokumentoj. La
256-paĝa eldonaĵo enhavas referaĵojn
ankaŭ de personoj, kiuj ne povis persone partopreni la aranĝon. Interlinguistica Tartuensis
apartenas al la plej malnovaj, sporade aperantaj kaj plej respektindaj fakaj revuoj
pri interlingvistiko. La periodaĵo
dank’ al granda kaj daŭra akademia laboro de prof. A.D. Dulicenko transdaŭris
la epokojn.