• Ekonomiaj transformiĝoj
  • 09.11.2009
  • Politikaj transformiĝoj post la 1989-a jaro, inkluzive de la faligo de la berlina murego signife influis ankaŭ la ekonomion de la Malnova Kontinento. La plej signifaj ŝanĝoj okazis en la centraj kaj orientaj landoj de Eŭropo, kie pro la komunista reĝimo funkciis la tn. centre planata kaj stirata mastrumado. La ŝanĝoj okazintaj en tiuj ĉi landoj signife influis ankaŭ la ekonomiojn de la okcidentaj landoj. Dank’ al sezonaj laborantoj el la orienteŭropaj  landoj la okcidentaj landoj povis evolui pli rapide. Samtempe la ebleco labori en la okcidentaj landoj eĉ sezone estis por la civitanoj el la landoj de la orienta Eŭropo ŝanco bonstatiĝi.