En Piła [la norda Pollando] ĵaŭde komenciĝis la 10-a Tutlanda Festivalo
de Familaj Teatroj titolita Teatroj la Familia Pasio. En
14 spektakloj la publiko havas ŝancon spekti aktorantajn patrinojn kaj patrojn,
filinojn, filojn kaj gefratojn, kiuj
preskaŭ neniam rolludas komune en spektakloj kaj filmoj. La festivalo celas antaŭ
ĉio instigi familiojn kune viziti la teatron, por ke tio fariĝu komuna, familia
pasio, diskutata post la reveno hejmen
ĉe la kuireja tablo.