• Svedino pri pola historio
  • 12.11.2009
  • La sveda 19-jarulino Anneli Holm skribis libron pri la sorto de sia pola avinjo „Forgesita vojaĝo”. Preskaŭ 300-paĝa libro estis eldonita svedlingve de la aŭtorino mem.  Ĉiuj ekzempleroj disvendiĝis fulmrapide. Laŭ la aŭtorino  la libro „Forgesita vojaĝo” celas montri al svedoj malfacilajn kaj komplikajn sortojn de Pollando kaj poloj. Anneli Holm krom la pola kaj sveda regas 4 aliajn lingvojn. Ŝi interesiĝas pri historio kaj volas studi juron. Ŝi estas unualiga ludantino de la tablotenisto kaj samtempe la plej juna sveda trejnisto de ĉi tiu sportbranĉo.