La Fondaĵo de la Reciproka Helpo
„Barka” en Poznano fariĝis la laŭreato
de la Speciala Premio
Pro Publiko Bono, kiun oni atribus lige kun la 10–jariĝo de
la premio. La laŭreato estis elektita inter la ĝisnunaj distingitoj.
La Fondaĵo de
la Reciproka Helpo
„Barka” estis establita en la 1989-a jaro de psikologoj Barbara
kaj Tomasz Sadowski kiel esprimo de solidareco kun personoj socie ekskluditaj:
senhejmuloj, senlaboruloj, personoj forlasantaj punestablojn kaj psikiatriajn
hospitalojn. Nun la Fondaĵo
kun la urboaŭtoritatoj de Poznano preparas specialan loĝejkvartalon por
personoj spertintaj la socian ekskudon.