Belorusio decidis firme protekti landajn
legomoproduktantojn. Konforme al la prezidenta decido dogano por legomoj estis
kreskigita de la ĝisnunaj 15-procentoj ĝis 180. La decido plej malfavore
influos legomproduktantojn el Pollando, Ukrainujo kaj Litovio. Samtempe duoble
kreskis dogano por faruno kaj kvinoble por dolĉaĵoj kaj ĉokolado.