Pri korupto kiel minaco por la
funkciado de demokratio kaj ŝtato debatas marde partoprenantoj de la konferenco
disvolviĝanta sub la patroneco de Lech Kaczyński. La okazigo de konferenco samtempas kun la prezento de la
laŭvica rangolisto koncerne korupton en la mondo. Laŭ la preparatnta ĝin
organizaĵo Transparency International la situacio en Pollando pliboniĝas de
jaro al jaro. Nia lando avancis je 9 lokoj kompare kun la pasinta jaro kaj aktuale
okupas la 49-an pozicion inter 180 listigitaj landoj. La malplej koruptita
lando de la mondo estas Novzelando, la plej malbona situacio ĉi-kampe regas en
Afganlando kaj Irako.