Kadre de la nunjara Semajno de la
Globskala Edukado en Varsovio kaj Krakovo okazos specialaj urbaj ludoj. Ludontoj
povos ekscii ia. kiamaniere personaj aĉetaj elektoj influas vivon de personoj
loĝantaj en aliaj mondopartoj. La Semajno estas ciklo de aranĝoj celantaj konsciigi
pri kelkaj defioj por la homaro, kiel la homaj rajtoj, justa komerco, etika mono,
[ klimataj ŝanĝoj kaj migrado. Baze de la projekto troviĝas konvinko,
ke homojn vivantajn en diversaj landoj kaj kontinentoj kunigas reciprokaj
dependecoj, pro kio nuntempaj internaciaj problemoj koncernas nin ĉiujn.
Eventojn de la semajno kunaŭtoras lernejoj, universitatoj kaj neregistaraj organizaĵoj
kaj kunordigas ilin la Pola Humaneca Kampanjo.