Ĵaŭde gvidantoj de la Eŭropa
Komunumo diskutas en Bruselo pri kandidatoj por du plej gravaj uniaj postenoj
kreitaj rezulte de la akceptita Lisbona Traktato. Temas pri tiel nomataj unia
ministro por la eksterlandaj aferoj kaj unia prezidento. Ĝis nun malgraŭ
ambiciaj planoj de Svedio oni ne sukcesis indiki po unu kandidaton al ambaŭ
funkcioj. Inter la kandidatoj por la unia prezidanto plej ofte estas menciiataj
ĉefministroj de Belgio Herman van
Rompuy, Luksemburgo Jean-Claude Juncker kaj de Nederlando Jan Peter Balkenende. Koncerne la unian
estron de diplomataro plej ofte aperas nomoj de brito David Miliband kaj italo
Massimo D'Alema. Pollandon dum la brusela pintrenkonto reprezentas la kabinetestro
Donald Tusk.