Bonege
akceptita de la francaj legantoj dokumenta-beletra romano "Jan
Karski" de Yannick Haenel ricevis merkrede tre gravan tiulandan
literaturan premion - Prix Interallié.
Tiu ĉi verko de 42-jara verkisto de kelkaj semajnoj troviĝas sur la listoj de
furorlibroj en la apudsejna lando, ĝi akiris ankaŭ plurajn pozitivajn recenzojn.
La aŭtoro de la libro memorigas vivon de fama kuriero de la pola konspira
ŝtato, kiu strebis dum la 2-a mondmilito alarmi la gvidantojn de la okcidenta
mondo pri holokaŭsto. Tamen komence neniu volis kredi al liaj raportoj. Yannick
Haenel strebas prezenti sentojn de tiu eksterordinara homo, kies strebado savi
homojn pereantajn en mortotendaroj dum longa tempo restis vana. La libro estas
ankaŭ siaspeca akuzo de la Aliancanoj, ke ili ne decidis entrepreni paŝojn por bremsi
la ekstermadon.