- „Justulo inter la nacioj de la mondo”
- 23.11.2009
Dimanĉe
medalojn „Justulo inter la nacioj de la mondo” ricevis postmorte
en Szczecin [la nordokcidenta Pollando] 7 loĝantoj de la okcidentpomeria
vojevodio. La distingojn enmanigis al iliaj parencoj ambasadoro de Isreaelo
Zvi Rav-Ner. Kiel li memorigis la distingitoj dum monatoj kaj eĉ jaroj
kaŝis en siaj domoj judajn familiojn ebligante al ili transvivi la
militon. La distingitoj faris tion, malgraŭ tio,
ke ili riskis la propran vivon. Multaj familioj de savantoj kaj savitoj
ĝis hodiaŭ tenas proksimajn kontaktojn. Laŭ Ewa Rudnik el la israela
ambasado en Varsovio la instituto Yad Vaŝem intensigis
laste la serĉadon de la polaj familioj,
kiuj dummilite kaŝis judojn por sukcesi al iliaj gefiloj kaj genepoj
danki pro la savo de judaj familioj.