- Poloj turismumas en Danlando
- 23.11.2009
Poloj
apartenas al tiuj vizitantoj, kiuj estadante en
Danlando elspezas plej multe da mono, temas pri preskaŭ 100 eŭroj
tage. Laŭ la pritaksoj de la Dana Turima Ĉambro polojn antaŭas sole
japanoj kaj kanadanoj. Danlandon plej ofte vizitas polaj merkatistoj
kaj familioj kun la infanoj. De jaroj ilia
nombro konstante kreskis, haltinte nur en komenco
de la 2009-a jaro lige kun la financa krizo. Ĝis septembro de la nuna
jaro Danlandon vizitis sume 100 mil poloj. Ili plej ofte ripozas sur
la duoninsulo Bornholm, sekvaloke troviĝas
Kopenhago. La dana ĉefurbo havas tage
pli ol 20 flugkonektojn kun diversaj polaj urboj.